Internacia novaĵletero de JAK, nombro 1, Esperanto



JAK Ambassadors - Esperanto

 

Thomas Q. Nilsson
Bonvolu demandu min pri JAK Membrabanko kaj gia senintereza spar-pruntsistemo.
tomas.nilsson@fc.jak.se

Egil Denizo Priskorn
Bonvolu demandu min pri JAK Membrabanko kaj gia senintereza spar-pruntsistemo.
denizo@opia.dk
+46-611-211 07
Härnösand, Sweden


 

Internacia novajletero de JAK, nombro 1, Esperanto (PDF)

Tiu ci estas la unua numero de la internacia novajletero de la JAK Medlemsbank, esperante JAK Membrobanko (JAK estas mallongigo de Jord Arbete Kapital en la sveda kiu signifas: Tero Laboro Kapitalo). . Ni estas kooperativa banko fondita en Svedujo en 1965, kiu funkciigas sparpruntsistemon senrentuman ekde 1970, kaj ni ekhavis oficialan bankpermesilon en Svedujo en 1997. Ekde la komenco, ni havis amikojn internacie, sed ni ne havis la celon pligrandigi per eksterlandaj aktivecoj. Anstatau, ni satus disvastigi niajn ideojn dise en la mondo, kaj helpi homojn en aliaj landoj fondi kaj krei iliajn proprajn senrentumajn projektojn. Guste, lau tiu celo, ni ekigas tiun ci internacian novajleteron

Indekso

1.Kio estas JAK ? JAK-lernejoj

2.Senrentuma grupo ce la retejo de sofumantoj (couchsurfing).

3.JAK-lernejo en la angla, ekde la 7-an gis la 9-an auguston 2009 en Malmö, Svedujo.

4.La amikoj de JAK : JAK-banko Italujo

5.Nehaltigebla suldo : la ekonomio, bankentreprenado, kaj la ekzemplo JAK .

6.Ekstarigo de homreto

7.La novajletero

Enhavo

1.Kio estas JAK ? JAK-lernejoj.

Ciu numero de la internacia novajletero ekos per capitro nomata « Kio estas JAK ? ». En tiu capitro, ni klarigos diversajn aspektojn de nia kooperativa banko. En tiu ci numero, gi temas pri niaj JAK-lernejoj..

JAK-lernejoj

En JAK Membrobanko, ni kredas je dialogo kaj edukado. Ni uzas niajn resursojn por krei malferman dialogon inter ciuj membroj anstatau fokusigi je marketingo.

La edukado ekas loknivele per bazaj kursoj, cie en Svedujo, kie membroj kaj nemembroj enkondukigas al la funkcimaniero de kooperativo, kaj kial ni postulas senrentuman ekonomion. Post baza kurso, ni ofertas al la membroj partopreni unu el niaj JAK-lernejoj, kiuj okazas semajnfine. Ekzistas du grandaj JAK-lernejoj ciujare (cirkau 70 partoprenantoj) kaj 3 gis 4 malgrandaj JAK-lernejoj (cirkau 20 partoprenantoj).

La granda JAK-lernejo okazas proksimume de Skövde (Hovdo) kaj la partoprenantoj povas viziti la cefoficejon kaj la dungitojn de JAK. La malgranda JAK-lernejo okazas en diversaj komunumoj de Svedujo, faciligante la partoprenon por homoj cie en la lando. Ciukaze, al ciuj JAK-lernejoj la membroj estas invititaj de JAK, kiu rekompensas vojagkostojn kaj pagas por logado, mangado, kaj kursoj.

JAK-lernejoj estas forumoj kie ciuj membroj povas renkontigi, lerni unu de la alia kaj sperti seriozajn diskutojn pri la ekonomio. Ni en JAK opinias, ke tiuj ci seriozaj diskutoj pri ekonomio ne tre oftas en la socio generale. Multaj homoj pensas, ke ekonomio estas io malfacila, kiun oni lasu esti prizorgata fare de spertuloj – pri tiu ni ne konsentas. Ni opinias, ke la ekonomio estas grava parto de nia ciutaga vivo kaj ce individua kaj ce komunuma nivelo; rezervi diskutojn pri ekonomio por nur tiel nomataj spertuloj certmaniere vundebligas nin. En JAK-lernejoj ni fokusigas je la ideo ke ciu sciu pri ekonomio kaj pridiskutu gin. Ni certas, ke plispertigante nin mem dum tiaj diskutoj kiuj fokusigas plejparte je nia senrentuma ekonomia alternativo, ni igas pli memstaraj kaj informitaj civitanoj kiuj pretas partopreni en debatoj privataj kaj publikaj, kie ni povas subteni kaj klarigi al aliuloj la fundamenton kaj celon de nia banko.

Ciuj JAK-membroj bonvenas ce niaj JAK-lernejoj. Ni prioritatigas venigi homojn kiuj ne antaue ceestis la lernejon. Reale, la JAK-lernejon vizitas samtempe kaj novaj kaj veteranaj membroj. Ni opinias, ke tio estas bona hommiksajo, kie spertuloj kaj novuloj pri JAK povas renkonti unu la alian.

2.Senrentuma grupo ce la retejo de sofumantoj (couchsurfing).

www.couchsurfing.com estas retejo kaj neprofitcela organizo kies membroj akceptas unu la alian ce siaj logejoj. Tre utilas se vi vojagas, car vi anstatau logi en au junularagastejo au hotelo povas gastigi en domoj de aliaj homoj. Kiam hejme reciproke eblas por vi gastigi homojn kiuj vizitas vian urbon. En la retejo ekzistas multaj diversaj grupoj. Ekzistas ekzemple grupo pri La perdita generacio, do, se mi satas lin, mi havas la eblecon viziti aliajn adorantojn de ili dum mi vojagas. Nun ekzistas ankau grupo pri senrentuma ekonomio, kiun ni kreis por ciuj kiuj kiel ni revas pri senrentuma ekonomio. Ekzemple, se mi vojagas al Romo kaj se tie estas membro en la senrentuma grupo kiu povus gastigi min, tiam, mi povus dormi ce si kaj ni povus renkontigi kaj paroli pri JAK en Italujo au Svedujo multe pli bone ol per retposto.

Jen la prezento de la senrentuma grupo ce la sofumejo:

« Al ni ne placas gajni monon rezulte de pasiva propreco, sed anstatau kiel rezulto de aktiva laborado. Ni komencas tiun ci grupon en Svedujo inspirita de la JAK, kiu estas kooperativo de pli ol 35.000 membroj, kiuj pruntas monon de unu la alia sen uzo de ajntipa rentumo. Agrable, cu ne ?

Ce JAK, tiuj kiuj pruntas monon ne pagas rentumon al tiuj kiuj sparas, sed oni tamen devas pagi pruntadministrajn kostojn al la banko. En Danujo, Italujo, Nov-Zelando, Usono, Kanado, Britujo, Hispanujo, Germanujo, Nederlando, … ekzistas homoj kiuj malkontentas pri la uzo de rentumo ekonomie, kaj ili laboras pri diversaj senrentumajn alternativoj. Ni malfermas tiun ci grupon por ciuj tiuj homoj kaj por ni mem ; ni pliricigu niajn vojagadojn renkontante homojn, kiuj samidealas ; ni eklernu unu de la alia !»

3.JAK-lernejo en la angla, ekde la 7-an gis la 9-an auguston 2009 en Malmö (Malmo), Svedujo.

Kiel ni skribis antaue, ci-numere, JAK-lernejo ludas gravan rolon ce JAK kaj pro tio ni ekpensis ke estus bona ideo organizi JAK-lernejo en la angla por okazigi pli internacian renkontigon.

Ni planas JAK-lernejo en la angla somere 2009 inter la 7-an kaj la 9-an de augusto en Malmö, Svedujo. Gi estos la unua JAK-lernejo en la angla, kaj ni satus igi gin renkontigejo por JAK-membroj kiuj prilaboras internacian disigon de niaj ideoj kaj homoj de eksterlando kiuj kreis (kaj satus krei) aliajn senrentumajn projektojn.

La programo kaj pliaj detaloj pri la angla JAK-lernejo estos publikigita en nia retejo, kaj en la sekva novajletero. Sed jam nun vi povas sendi vian petskribon, se vi satus partopreni. Skribu al ni, retpostajon al miguel.ganzo@jak.se, indikante vian nomon, kontaktdetalojn pri vi, kaj priskribo de la projekto en kiu vi aktivas en via lando. Ni havas limigitajn nombrojn da lokoj : entute 15 gastoj eksterlandaj, kaj 10 gastoj de Svedujo.

La angla JAK-lernejo estos senpaga (inkluzive mangajo, logado, kaj programo) sed la vojagon la partoprenantoj mem arangu kaj pagu.

4.La amikoj de JAK : JAK-banko Italujo

En ciu numero de tiu-ci novajletero, ni prezentas unu el la amikoj de JAK. Tio estas projektoj en aliaj landoj kiuj samas lau idealoj kaj labormanieroj. Ciu projekto unikas, kaj pro tio ili ne tutsimilas kompare kun JAK. En tiu ci numero, ni prezentas novan projekton : JAK-banko Italujo.

Jen artikolo skribita de Franco Fratto, kunfondanto de JAK-banko Italujo kaj gvidanto de la komunikada grupo:

"Jen eta historio, kiu satus pligrandigi.

Cio komencigis la 10-an de majo 2008 : mi estis spektanta « Report », italan televidprogramon kreita de RAI3 (la 3-a publika disinformfirmaa kanalo), kie estis prezentita la spertoj de grupo da homoj kiuj 40 jarojn antaue fondis bankon en Svedujo. La banko celis cefe provizi la membrojn per senrentumoj monpruntoj. Por atingi tion, ili funkciigis specialan sistemon por restigi malaltajn funkcikostojn, instigi sparadon kaj certigi ke la fina sumo de deponajoj restu pli granda ol la dekomenca kapitalo.

Mi rigardis mian edzinon kaj diris : « Ni nepre devas fari la saman aferon ci tie ! », tiam mi prenis pecon da papero kaj demandis sin : « Kiel ili nomigas ? », « JAK-banko … » si respondis. Poste evidentigis, ke mi ne sole pensis tion, sed estis pensajo ekhavita de multaj aliaj italoj dise en la lando.

Ni komence kontaktigis unu la alian, kiel blogantoj surrete kaj poste ni decidis eki kaj fondis kulturan asocion, la 13-an septembron 2008 en Florenco. .

Kion ni provas akiri ? Ni nuntempe esploras kiel establi legan organizon au firmaon, kiu estonte estos JAK-banko Italujo. Ni ekis per konstruo de reto da rilatoj kun diversaj etikaj financaj organizoj funkciante en italujo kaj malkovris kiel la metodoj de JAK estas signife specialaj. Ni poste pli konvinkigis pri la urgeco realigi similan bankon en nia lando.

Ekde la komenco, nia retejo (www.jakbankitalia.it) kauzis multe da atento kaj multe da scivolemo. Multaj homoj kontaktis nin, demandante pri kiel ni funkcias. Gis nun, ni klarigis al ciuj, ke ni nuntempe estas en fazo de esplorado, car la legoj kaj kulturaj tradicioj malsimilas kompare kun la svedaj ; pro tio ni dedicadas niajn internajn resursojn je tri taskoj : unu grupo prizorgas ciujn administrajn aspektojn de la projekto, alia pritraktas profitecan ekzemplostudajon, kaj la tria grupo prilaboras komunikadon kaj niajn rilatojn al amaskomunikiloj.

Al ni pozitive influis la sveda modelo kaj tre gravas por ni krei respektoplenajn rilatojn kun la sveda JAK Membrobanko kaj komuniki kun la homoj kiuj laboras tie. Dank' al ili, ni nun ekas internacian laborrenkontigon kiu lauintence faciligu kaj pligrandigu nian komprenadon pli kiel komencigi modelprojekton en Italujo fine de 2009.

Se cio lauplanigos, ni ekos kooperativon cefe pro tio, ke ni estas konvinkitaj, ke funkciigi bankon estus malbona faro, almenau en nia lando. Kooperativo kun unu voco pokape estas la nura formo de partenereco permesita de nia legaro. La itala banksistemo estas multe pli invadema kaj restrikcia kompare al la sveda, kaj ni ne satus ke la bezono « resti en la merkato » sangigus la estontan JAK-banko Italujo al firmao devigata profitdoni por daure ekzisti. Se tio ci realigus, tio, lau niaj intencoj, signifus malsukceson, kaj pligrave : ni trompus la esperojn de tiuj kiuj sercas nin ; tiuj kiuj opinias, ke tiu ci idealo povas plibonigi nian socion, kaj finfine nin mem.

Dum la sekvontaj monatoj, ni satus organizi nacian konferencon en Torino kun la titolo : « JAK-banko Italujo : konstruantoj de estonto. Komparo de etikaj financospertoj. ». Tiu estos nia unua publika apero.

Tiu evento estos kaj testo de nia malgranda asocio, kaj grava okazo por la disvastigo de la metodoj kaj principoj de la JAK-sistemo – tiuj principoj kiuj fascinis kaj konvinkis nin dedici kromajn libertempon kaj resurcojn por ke gi realigu en italujo."

5.Nehaltigebla suldo : la ekonomio, bankentreprenado, kaj la ekzemplo JAK .

En augusto de 2008, Mark Burton publikigis sian disertacion : « Nehaltigebla suldo : la ekonomio, bankentreprenado, kaj la ekzemplo JAK », kiun li skribis dum lia studjaro ce Schumacher College (Sumaher Kolegio) en sudorienta Anglujo. Interalie, lia disertacio estas tre bona studo de la JAK-modelo. Sinjoro Burton skribas interalie en sia disertacio : « la JAK-modelo povas esti parto de sango al pli daurigebla evolualiro koncerne mono, dum gi ankau instigas la necesajn kondutsangojn.»

6.Ekstarigo de homreto

Ni nuntempe prilaboras la internacian parton de nia retejo : www.jak.se/int/ por kompletigi gin kaj estonte per gi distribui informojn, ligilojn kaj materialojn. Se vi intertempe interesigas pri pliaj informoj en specifaj lingvoj au pri specifaj landoj, tiam ne hezitu kontakti nin (+46 500 464 565) au sendu al ni retposton (svede, hispane, angle) kaj ni certe respondos kaj provos kiel plej eble bone helpi vin.

7.La novajletero

Nia dumkomenca ideo estis publikigi tiun ci internacian novajleteron ciun duan monaton. Vi povas legi gin ce www.jak.se/int/ au subskribi al gia dissendolisto sendante mesagon al miguel.ganzo@jak.se.

Amikajn salutojn.
Miguel Ganzo
Internacia respondeculo, JAK Membrobanko
miguel.ganzo@jak.se Skype: miguel.ganzo.jak Telephone: +46500464565

(Tradukita al Esperanto de Denizo PRISKORN, Hernusando, Svedujo. Afable entajpita de Marion OLIVIER kaj gustigita de Felix Zesch. Februaro 2009)


Share this